見出し画像

Prezento pri vidindaj partoj de mia tiparo, Nishiki-teki

I’m telling you this ’cause you’re one of my friends.
My alphabet starts where your alphabet ends!

⸺ Dr. Seuss. 𝑂𝑛 𝐵𝑒𝑦𝑜𝑛𝑑 𝑍𝑒𝑏𝑟𝑎!

Antaŭparolo

Saluton kaj feliĉan zamenhofan tagon, karaj legantoj! Ĉi tiu artikolo estas skribita adaptate al 語学・言語学・言語創作 Advent Calendar 2023.

Kiel vi scias, hodiaŭ, la 15-a de decembro, estas la memorinda naskiĝtago de la kreinto de la plej populariĝinta planlingvo, do omaĝe al tio, per lia lingvo ĉi tiun artikolon mi skribas.

Portreto de L. L. Zamenhof, esprimita per 1×6 bilderaroj, kiujn enhavas Nishiki-teki en la areo por privata uzo de Unikodo

Pri la tiparo

Mi, Umihotaru, de longe daŭras verki tiparon nomatan Nishiki-teki (にしき的フォント) (disponebla de https://umihotaru.work/ ).

Komence mi publikigis ĝin kiel banala tiparo kun la baza latina alfabeto kaj kelkaj simboloj, intencante ke ĝi estu nur efemera amuzaĵo, sed kun mia intereso pri skribsistemoj kaj lingvoj tra la mondo, post tiam mi konstante akumulis aldonojn de literoj kaj renovigojn multfoje kaj multfoje. Kaj nun, la tiparo atingis enhavi pli ol tridek mil signobildojn, kaj subtenas ortografiojn de kelkdek lingvoj, inkluzive diversaj planlingvoj. Tamen ĝi ja ankoraŭ estas nekompleta. Estas multaj literoj kaj simboloj, kiujn mi deziras aldoni al mia tiparo, do tre ofte mi ripetas renovigi.

Reklama afiŝo por la tiparo

Ĉi tie, mi prezentos tion kaj ĉi tion pri fervore zorgitaj partoj de la tiparo Nishiki-teki, precipe lastatempaj aldonaĵoj.


Araba

Jen la araba skribo prezentita per Nishiki-teki. Nuntempe ĝi enhavas sufiĉe da literoj por skribi almenaŭ la araban kaj la persan (ankoraŭ ne subtenas literojn proprajn al la urdua, la paŝtuna ktp💦).
Origine la arabaj literoj dinamike ŝanĝas siajn formojn laŭ flankantaj aliaj literoj, mi do klopode aranĝis por ke la tiparo povu prezenti tion kiel eble plej fidele, konsultante dokumentojn pri la araba kaligrafio.
Plie, lastatempe adaptis por ke tekstoj de la Sankta Korano povu ĝuste prezentiĝi.

Fonetikaj signoj

En Unikodo estas multe da diakritaj signoj difinitaj, por uzi kombinante kun bazaj literoj. Por fajna teksta bildigo, tiuj diakritaj signoj devas esti agorditaj por kombini en konvena pozicio, precipe en proporciaj tiparoj.
Mi lastatempe ĝisfunde prilaboris tiujn agordojn por mia tiparo, tiel ke signovicoj de la Internacia Fonetika Alfabeto kun multaj diakritaj signoj nun povas esti montritaj ĝuste.

Koptaj kaj aliaj

Diakritaj signoj ne nur estas aldonitaj al latinaj literoj, sed ankaŭ povas esti uzataj en pluraj aliaj skribsistemoj.
Nishiki-teki nuntempe iom post iom progresas por subteni ankaŭ tion, kaj ekzemple, la kopta skribo nun povas esti bele esprimitaj kiel tio ĉi.

Zalgo-teksto

Ĝi nun ankaŭ subtenas okazojn, ke multaj signoj aldoniĝas al unu litero, do tiel nomata Z̴̢̛̖̘̬̭͍̟̯̪̖̲̗̩̺͕̆͗̍̑̾̅͊̒̔̐̔̏̓͊͌̒̈͝͠ͅą̴̱̫͖͈͚̲͉̹͔̽̎͌̎̆̎̔̿̌̌̆͒͘͜l̵̪̙̖̱̿͐̈̑̄̓͘ģ̶̯̱̥̥̥̹̱͉̮̩̞̱́͐̔͑̇̏̕͝͝͠ơ̸̺̙̟̟͔͈͖̞̳͖͛͐̓̊͜͠-̴̢̨̬͍̦͓̤̮͔͎̳̟͗̅̓́̑̓͒͆͂͋͛́͊̓̏͐͝͝t̴̢͉͓͗ͅe̴͚̲̻͈̦͉̼͉͚͉̘͍̝̼̹͖̤̺̘̅̒̐̆̾̅͒̀͐̓̓̐͌̀͒̿ͅķ̸̢̢̛͍̪̝̮͇͓̞͚̳͎̞́͗̃͋̆̓̇̊̄̒̌̀̀̅͋̿͝͠s̴͔̩̥̯̟͊̑́̀̒͐̀́̕͘t̴̢̙̲̫̬̬͙̻̙͙̠͙͚̜͖̪̖͓̳̓͆͂̋̈́͆͋̈́̅̒͊̾̕͜͝͝͠ǫ̷̨̢̻̠͓̗͚̣̝͈͈͕̠͉̦̎̓̍̋͋͗̽̐̐̐̂̕͝ nun povas esti montrita tiel mojosege😎

Tengwar

Estas projektoj, kiuj provas neoficiale asigni planskribojn ne akceptitajn en Unikodo, al la areo por privata uzo. Ili estas CSUR (ConScript Unicode Registry, Planskriba Unikoda Registro), kaj UCSUR (Under-ConScript Unicode Registry, Planata Planskriba Unikoda Registro), kiu efektive transprenis la unuan. Nishiki-teki ankaŭ inkluzivas kelkajn planskribojn registritajn en ili (mi planas aldoni pliajn estonte).
Jen Tengwar, kiu estas unu el tiaj planskriboj, inventita de J. R. R. Tolkien, majstro de fantasta literaturo, por skribi lingvojn en sia kreita mondo.
Mia tiparo nun bonorde prezentas ankaŭ kromsignojn proprajn al ĉi tiu skribsistemo.

Cetere, se vi volas scii pli pri la planskriboj enhavataj en CSUR, nepre legu mian artikolon « Specimenkesto de miraĝaj literoj: Perspektivo de la Planskriba Unikoda Registro », kiu aperas en telo sitelen N-roj II kaj III, revuoj eldonitaj de Projekto Babel, grupo por ĝui ĉiajn lingvojn.

sitelen pona

Pardonu al mi ke mi lacertos iom da tempo en ĉi tiu paragrafo🦎
tenpo ni la sina ken sitelen e sitelen pona kepeken nasin sitelen mi. ona la, sitelen wan li ken jo e sitelen wan ante lon insa ona anu sewi ona. ni la sina ken wan e sitelen tu. sina ken sitelen e ni kin: poki nimi suli anu sitelen "pi" li jo e sitelen mute lon insa ona. kin la, nasin sitelen mi li jo e sitelen pi nimisin mute e sitelen nasa.

aUI

Ankaŭ la planlingvo nomata aUI havas siajn proprajn signojn, kiuj estas entenitaj en CSUR. Iom simile al sitelen pona, en ĉi tiu skribo signoj povas devi esti stakigita sur alia, tamen laŭ mia scio, mia tiparo estas aktuale la sola tiparo kiu subtenas tion kaj enhavas signojn laŭ CSUR.

Engsvanyáli

Engsvanyáli, aŭ Tsolyáni, estas skribsistemo uzata en Tékumel, la mondo de la surtabla rolludo de M. A. R. Barker, « Empire of the Petal Throne ».
Vere grandan malfacilon akompanis ĝi, lastatempe la dua post la araba, por efektivigi en la tiparo. Ĉar tiu sistemo havas diversajn sufiĉe malsimplajn regulojn, ekzemple, unu litero ŝanĝas je ĝis kvin formoj depende de sia pozicio.
Pasis pli ol 20 jaroj de kiam tiu skribo estis registrita en CSUR, sed antaŭ Nishiki-teki, neniu alia tiparo povis ĝuste bildigi literojn kiel la projekto celis.

Diversaj simboloj

Nishiki-teki enhavas ankaŭ multajn simbolojn el diversaj kampoj (tabulludoj, veksilologio, astrologio, magio, simboloj trovitaj en malnovaj komputiloj, ktp.) kaj emoĝioj en siamaniera dezajno. Mi deziras pliigi la nombron de tiaj aferoj, sed tio ne estas facila ĉar necesas multe da tempo eĉ por fari unu. Mi bezonas pli da tempo por verki!🥺

Variaĵoj de la hanaj ideogramoj

Unikodo havas sistemon por distingi subtilajn malsamecojn en formo de la hanaj ideogramoj (漢字) pere de metodo nomata IVS (Ideographic Variation Sequence, ideograma variada vico). La tiparo Nishiki-teki inkluzivas certan nombron da tiuj variaĵoj, ĉefe kiuj verŝajne ofte uziĝas (ĉar ekzistas tre multaj, do ne eblas tuj enhavi ĉiujn). Mi planas iom post iom ankaŭ ilin aldoni plu.

Esplorilo de unikoda signomapo, nomata BabelMap estas tre utila por rigardi tiajn trajtojn de ĉi tiu tiparo

Estontaj planoj

Estas pluraj skribsistemoj, ĉefe planskriboj, kiujn mi volas fari kaj aldoni baldaŭ. Mi planas eklabori pri ĝi tuj kiam mi finos aferojn rilatajn al diakritoj.
Ĉar mi tre ofte ĝisdatigas la tiparon, do bonvolu uzi la version kiel eble plej novan (ĉar mi ne volas nomi ĝin versio 4 ĝis finiĝos la renovigo ĵus menciita, ju pli ĝisdatigita ĝi estas, des pli malbela fariĝas la versia numero😛).
Mi tre ĝojas ke mi fojfoje vidas mian tiparon uzatan en neatenditaj lokoj.

Koran dankon pro via legado. Cetere, kvankam tio ne rilatas al la temo, mi verkas ankaŭ neordinarajn ĵetkubojn. Vidu se vi interesiĝus!

この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?